Plurfaka studado pri sano kaj evoluado en Dunedin
La Dunedina Plurfaka Studado pri Sano kaj Evoluado (ofte mallongigita al la Dunedina Longdaŭra Studado) estas longtempa kohorta studo de 1037 homoj naskitaj dum unu jaro en Dunedin, Nov-Zelando.
Historio
[redakti | redakti fonton]La origina aro de studataj homoj estis elektita el tiuj naskitaj inter 1a de aprilo 1972 kaj 31a de marto 1973, en la Akuŝa Centro Reĝino Mary en Dunedin, kiuj estis ankoraŭ vivantaj en la regiono Otago tri jarojn poste. El la 1139 elekteblaj beboj, 1037 partoprenis (91%). La studatoj konsistis el 535 knabojn kaj 503 knabinojn, 1013 ununaskitojn kaj 12 parojn de ĝemeloj. Je la 38-jara studo, nur triono de studatoj ankoraŭ loĝis en Dunedin, dum la plejparto de la cetero vivis aliloke en Nov-Zelando aŭ en Aŭstralio. En 2016, 1003 studatoj ankoraŭ vivas. [1] La studatoj estis taksitaj je la aĝoj 3, 5, 7, 9, 11, 13, 15, 18, 21, 26, 32, 38 (2010-2012). Estontaj taksoj estas planataj por aĝoj 44 kaj 50.[2]
Por reekzameni ilin, oni venigis la studatojn al Dunedin el kie en la mondo ili vivas. Ili partoprenas en unu tago de intervjuoj, fizikaj testoj, dentaj ekzamenoj, sangaj testoj, komputilaj enketiloj kaj aliaj enketoj. Substudoj de la Dunedin-Studado inkluzivas la Familian Sanan Historian Studon kiu implikis la gepatrojn de la studatoj por eltrovi pri la sano de familianoj (2003-2006); la daŭranta Gepatrada Studo kiu koncentras sur la Dunedin-Studado kaj ties unua trijara infano; kaj la Sekva Generacia Studo kiu temas pri la idoj de Studatoj kiam ili atingas 15 jarojn kaj rigardas la vivstilon, konduton, sintenon kaj sanon de hodiaŭaj adoleskantoj kaj celas vidi kiel ĉi tiuj ŝanĝiĝis inter kiam la originaj studatoj havis 15 jarojn (en 1987-88). Tio ĉi rezultigas ke disponeblos informo trans tri generacioj de la samaj familioj. [3]
Granda emfazo estas sur retenado de studatoj. Je la reekzameno en 2011, partoprenis 96% el ĉiuj vivantaj studatoj, aŭ 961 homoj. Tio ĉi estas senprecedenta por longdaŭra studado, ĉar multaj studoj alie en la mondo spertis 20–40% forfalon de studatoj, aŭ eĉ pli. [4]
En la fruaj jaroj la studado ne estis bone financita kaj la loka komunumo helpis kolekti datumojn.[5]
La rezultinta datumaro produktis riĉecon de informo pri multaj flankoj de sano kaj evoluado. Ĝis 2015 pli ol 1,200 referaĵoj, raportoj, libraj ĉapitroj kaj aliaj eldonaĵoj estis produktitaj uzante eltrovojn de la studado. [5] La plurfaka flanko de la studado ĉiam estas centra fokuso, kun informo trans la fakoj:
- Kardiovaskula sano kaj riskfaktoroj
- Spira sano
- Buŝa sano
- Seksa kaj reprodukta sano
- Mensa sano
- Psikosocia funkciado
- Aliaj sanaferoj, inkluzive sensan, muskolan-skeletan kaj digestan sanon
Libro titolita From Child to Adult: Dunedin Multidisciplinary Health and Development Study (De Infano ĝis Plenkresulo: En Dunedina Plurfaka Studado pri Sano kaj Evoluado), eldoniĝis en 1996 celante prezenti la gravajn trovojn en formo alirebla al nespecialistoj. Ĝi enhavas informon ĝis la aĝo-21 ekzameno. Planoj por la Dunedin-Studado inkluzivas plian popularsciencan verkon, plibonigon de ilia retejo por allogi nespecialistojn kaj provizi pluajn rimedojn por la ĝenerala publiko.
Esploristoj
[redakti | redakti fonton]La fondinto de la projekto estis Phil A Silva. La direktoro de la esplorado estas Richie Poulton, vicdirektoro estas Terrie Moffitt (2016). [6]
Influo vastiĝas
[redakti | redakti fonton]La Dunedin-studado prenis gvidan rolon modelante kiel la genoj interagas kun vivspertoj por helpi antaŭvidi kial homoj kondutas kiel ili faras. La studado montris ke infanoj malbone traktitaj, kiuj poste ripetas la ciklon de perforto, tiuj havas specifan formon de la MAOA-geno, dum tiuj kun malsama formo de tiu geno ŝajne estas resaltemaj post malbona traktado. Ili ankaŭ montris ke la probableco de psikozo en plenkreskuloj kiuj uzis kanabon dum adoleskeco, dependas de la ĉeesto de specifa 'vundebleca' geno. Ili montris kial certaj homoj falas en deprimon pro la streso de la vivo, dum aliaj ne. Tiu eltrovo, kun pluraj aliaj, estas juĝita la plej grava scienca trarompo en iu ajn scienca fako en 2003. [5]
La studado distingis inter infanoj kun frue komencinta kaj persista kontraŭsocia konduto kaj infanoj kies kontraŭsocia konduto komencis en adoleskanteco. Tiuj du grupoj havas malsamajn etiologiojn kaj bezonas malsamajn traktadojn. La ĉefa juĝisto de la junulara kortumo de Nov-Zelando notis ke tiu eltrovo profunde influis la juĝan praktikon. En Usono oni abolis la mortpunon por junuloj ĝis la aĝo de 18 jaroj, pro la eltrovo. Oni agnoskis la gravecon de tiu esploro donante la Stokholman Premion al Terrie Moffitt en 2007. Ĉi tiu trovaĵo stimulis diverslandan diskutadon pri krimeca intenco kaj respondeco, kaj pri humanaj strategioj por preventi krimojn inter malbone traktitaj infanoj en danĝero de estonta perforto. [7]
La Dunedin-studado estas la sola studado en la mondo kiu kolektis datumojn pri la buŝa sano de la samaj individuoj ek de aĝo 5 ĝis mezaĝo. Murray Thomson studis tiujn datumojn kaj konstatis ke kanabuzado estas nova riskfaktoro por buŝaj malsanoj. [8]
Amaskomunikilaraj raportoj de rezultoj
[redakti | redakti fonton]- 2016, Why Am I?, kvarparta televida serio vidigita en Nov-Zelando
- 2006, Smacking study hits at claims of harm
- 2006, Physical punishment was extremely prevalent... Arkivigite je 2013-02-24 per Archive.today
- 2005, Cannabis and psychotic behaviour
- 2002, MAOA gene and violence
- 2002, Cannabis and tobacco equally bad
- 2001, Study clears cannabis as root of violence
Esploraj referaĵoj
[redakti | redakti fonton]La esploristoj de la Dunedin-studado, en multaj okazoj kun alilandaj kunlaborantoj, eldonis pli ol 1200 referaĵojn (ĝis 2016). [9] Ekzemploj de la eldonaĵoj bazitaj sur la Dunedin-studado:
- Sex Differences in Developmental Reading Disability
- Psychiatric disorders and risky sexual behaviour in young adulthood: cross sectional study in birth cohort
- Moderation of the Effect of Adolescent-Onset Cannabis Use on Adult Psychosis by a Functional Polymorphism in the catechol-O-Methyltransferase Gene:Longitudinal Evidence of a Gene X Environment Interaction
- Moffitt, T. E., Caspi, A., Rutter, M., & Silva, P. A. (2001). Sex differences in antisocial behavior. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-01066-7
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Study Members. Dunedin Multidisciplinary Health & Development Research Unit. Alirita 13a de Marto 2016.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-04-08. Alirita 2016-08-24.
- ↑ The Assessments. Dunedin Multidisciplinary Health & Development Research Unit. Alirita 24a de aŭgusto 2016.
- ↑ http://bmcpublichealth.biomedcentral.com/articles/10.1186/1471-2458-12-918 forfalo 56%
- ↑ 5,0 5,1 5,2 (2015) “The Dunedin Multidisciplinary Health and Development Study: overview of the first 40 years, with an eye to the future”, Social Psychiatry and Psychiatric Epidemiology 50 (5), p. 679–693. doi:10.1007/s00127-015-1048-8.
- ↑ http://dunedinstudy.otago.ac.nz/our-people stabanoj
- ↑ http://www.su.se/english/about/prizes-awards/the-stockholm-prize-in-criminology/prize-winners/prize-recipients-2007-1.95254 Arkivigite je 2016-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Prize recipients 2007
- ↑ https://jama.jamanetwork.com/article.aspx?articleid=181408 Journal of the American Medical Association, 2008, Vol 299, No. 5, Cannabis Smoking and Periodontal Disease Among Young Adults,
- ↑ http://dunedinstudy.otago.ac.nz/publications Publications